6a INTERNACIA ARKEOLOGIA LABORBRIGADO

Blera (Viterbo)

Regiono Lazio, Centra Italio

De la 16a gxis la 24a de Auxgusto, 2000

NOMBRO DE PARTOPRENANTOJ LIMIGITA GXIS 35 HOMOJ

Kaze de tro da aligxintoj oni preferos tuttempajn partoprenantojn

LA LABORO FARITA DUM LA 5a IAL
(iom da pacienco dum la malfermo: estas diversaj fotoj)

- Pri kio temas

- La logxejo kaj la mangxoj

- Kion kunporti

Kion vi volas scii?

- Gravaj informoj

- Kiel atingi la lokon

- Auxtobusaj horaroj

Aligxo

PRI KIO TEMAS

Blera estas eta vilagxo, etruskdevena (Etruskoj=popolo kiu vivis dum la IX-II jc a.K. en centra Italio). Cxirkaux gxi estas granda nekropolo kun etruskaj tomboj. Pro la paso de la tempo tero kaj vegetajxo kovris cxi tiujn tombojn. Per cxi tiu laborbrigado oni intencas liberigi ilin el de la tero kaj la vegetajxoj. La nekropolo, kiun oni planas purigi havas tombojn de la VII-VI jc a.K. La laborbrigado komencigxos la 24an matene kaj la 31a estos la lasta tago de laborado. Oni laboros dum mateno, kaj kelkajn tagojn eble ankaux kelkajn horojn posttagmeze. Dum la liberaj posttagmezoj okazos ekskursoj al la arkeologiaj kaj naturplenaj lokoj de la cxirkauxajxo.

La cxi-dekstra foto reprezentas
tipan etruskan tombon apud la laborkampo

 

LA LOGXEJO KAJ LA MANGXOJ

Oni dormos en mezlernejo, do, kunportu dormsakojn kaj aermatracojn. Kompreneble estos ankaux dusxoj. La laborkampo situas je 10 minutoj da piedirado de cxi tiu lernejo.
Oni mangxos en infangxardeno, kie estas kuirejo. Oni liveros tag- kaj vespermangxon (de la vespermangxo de la 23a al tiu de la 31a de auxgusto).

La cxi-maldekstra foto reprezentas internon de etruska tombo (virina lito).

KION KUNPORTI

Pro tio, ke oni laboros en la vegetajxo kaj tero, estas singarde kunporti fortikajn sxuojn kaj longajn pantalonojn. Kompreneble estos varme, do se vi kunportos sxortojn vi povos surmeti ilin ekster la laboro. Laborgantoj estos tre utilaj; se vi ne havas, vi povos acxeti ilin en Blera. Laborilojn ni liveros al vi. Kunportu ankaux muzikilojn, por kunkanti dum libera tempo, kaj bankostumon.

GRAVAJ INFORMOJ

- Cxiuj partoprenantoj dum la laborado estos asekuritaj. Pro tio estus grave, ke almenaux kelkajn tagojn antaux la komenco oni informus la organizantojn pri alveno, ne alveno, aux malfrua alveno.
- Pro organizaj kialoj, ne estos vegetara menuo. Tio signifas ne ke cxiu mangxo estos viandbaza, sed ke por vegetaranoj menuo estos ne tre varia.
- La nombro de la partoprenantoj, kiel vi povis legi en la unua pagxo, estas limigita: ni povas akcepti gxis 35, tio pro organizaj kialoj, t.e. oni ne povas kuiri por pli da homoj. Kaze de tro da aligxintoj oni donos prioritaton al tuttempaj partoprenantoj.
- Se vi deziras vi povas veni unu aux du tagojn antaux la laborbrigado por viziti la cxirkauxajxojn (Romo distas cirkaux unu horon da vojagxo per auxtobuso; plagxo duonhoron) Vi povos logxi en la lernejo, sed vi devos memzorgi pri viaj mangxoj. Cxiukaze bonvolu anonci vian antauxan venon (por povi solvi eventualajn problemojn).
- Ankaux cxijare al la laborbrigado partoprenos simpatiaj ge-bleranoj (pleonasmo, ne oksimoro!).


Sxtuparo malkovrita dum la 3a IAL


Laboro por la espereblaj venontaj laborbrigadoj

KIEL ATINGI LA LOKON

PER AUXTO

- Laux la Sxtata Sxoseo SS1 Aurelia:
atingu Tarquinia'n kaj veturu direkten al Viterbo. En Monte Romano iru dekstren, laux la indiko, al Blera.
- Laux la Auxtosxoseo A1:
elveturu la auxtosxoseon cxe la elirejo Orte. Lauxveturu la kvarkoridoran sxoseon gxis la elirejo Vetralla (preterveturu Viterbo'n), tiam sekvu la indikojn al Romo gxis Cura di Vetralla (9 km) tie iru dekstren, laux la indikoj, al Blera.

PER TRAJNO KAJ AUXTOBUSO

En Blera ne estas fervojo. La plej proksima stacidomo estas Vetralla (situanta en Cura di Vetralla).

- Se vi alvenas de Romo: en stacidomoj Termini, Tiburtina (B-linio de metroo), Ostiense (B-linio) (depende de la horoj) estas trajnoj al Viterb, sed nuntempe cxe tiu fervojlinio estas laboroj por la Jubileo, pri kiuj oni ne certas pri la fino, do pli bone informigxi cxe Informoficejo en Termini-Stacio. Kaze, ke vi sukcesos eltirigxi el tiu situacio, eliru en stacidomo Vetralla, atingu la vojkrucigxon al Blera (1000 metrojn for de la stacidomo). Tie prenu la unuan auxtobuson al Blera (la lasta auxtobuso transiras je la 19.30 cxirkaux).
- Kiel alternativon al la trajno (ecx pli rapida) vi povas preni auxtobuson al Blera en la cxefhaltejo Saxa Rubra. Por atingi la haltejon vi devas preni metroon A-linian gxis la haltejo "Flaminio", tie prenu la urban trajneton gxis la haltejo Saxa Rubra. En la cxefhaltejo prenu la unuan auxtobuson al Blera (vidu la horojn malsupre). Alie vi povas preni auxtobuson al Viterbo (cxiun duonhoron) kaj eliri en Cura di Vetralla (9 km-ojn for de Blera), de tie prenu koincidan auxtobuson aux petveturu.
- Se vi alvenas de Civitavecchia: iru al la haltejo de auxtobusoj en placo Vittorio Emanuele (1000 metrojn for de la stacidomo), kaj prenu la unuan auxtobuson al Blera (vidu la horojn malsupre).
- Se vi alvenas de Orte prenu la trajnon al Viterbo. La lasta trajno utila ekveturas je la 17.55. En Viterbo prenu auxtobuson al Blera (por la horoj subtrahu 20 minutojn de tiuj sub Cura di Vetralla).


Tombo malkovrita dum la 3a IAL.

Laboro por la 5a IAL

AUXTOBUSAJ HORAROJ

De Romo (Haltejo "Saxa Rubra")
6.10 - 7.40 - 14.40 - 17.25 - 18.00 - 18.55 - 21.20 (Festa)

De Romo (Haltejo cxe la A-metroa halto "Lepanto")
6.50 - 8.00 (Festa) - 10.00 - 12.40 - 17.25 (Festa) - 20.10

De Civitavecchia
9.15 (+) - 13.15 - 14.25 - 17.30 - 20.25 (+) = sxangxu en Tarquinia

De Cura di Vetralla
7.50 - 8.20 - 9.20 -10.20 - 11.45 - 12.20 - 13.00 - 14.10 - 14.40 - 17.40 - 19.30
N.B. Cxi tiuj horoj povas esti malprecizaj je kelkaj minutoj pli aux malpli, depende de la rapido de la auxtobuso ekveturanta de Viterbo 20 minutojn antauxe.

De Romo al Cura di Vetralla (direkte al Viterbo)
Cxiun duonhoron. La unua auxtobuso ekveturas de Romo je la 6.30, la lasta je la 21.15. La auxtobuso bezonas cxirkaux unu horon por atingi Cura di Vetralla.

N.B. Por cxiuj auxtobusoj, cxi-supre indikitaj, necesas acxeti la bileton antaux ol eniri, cxe gicxetoj en la cxefhaltejoj, kafejoj, tabak- aux jxurnalvendejoj kie estas skribite COTRAL.

POR INFORMOJ KAJ ALIGXOJ

Pier Luigi CINQUANTINI
via Dante Alighieri n.2
01010 BLERA (VT)

Tel. + Fakso +39/0761/479503
Kunportebla tel. +39/335/492337
ATENTU LA NOVAN TELEFONNUMERON

RETADRESO: pcinqua@tin.it

 

 

Vai alla Home Page - Iru al la Hejmpagxo

Iru al la esperanta versio de la Hejmpagxo - Iru al la itala versio de la Hejmpagxo

Venu Rapide Homoj

Reiru al la komenco

Ritorna alla pagina WEB di Blera